FAROJ DE LA KARL-MAY-SOCIETO (KARL-MAY-GESELLSCHAFT - KMG)
Jarlibroj de la societo
La jarlibroj, tole binditaj, po 300 gxis 400 pagxoj, aperadas ekde 1970 kaj kolektas la plej gravajn rezultatojn de la Karl-May-esplorado. Ekde multaj jaroj, sen esti esoteraj, cxiuj facetoj de la verkaro kaj vivo de Karl May estas prilumigataj. La jarlibroj enhavas krom eseoj kaj ampleksaj prezentajxoj pri la historia respektive literatura fono de liaj verkoj dokumentojn, leterintersxangxojn kun samtempuloj, krome nekonatajn tekstojn de la verkisto en autentikaj reproduktajxoj. La jarlibro finas per literatura raporto pri gravaj noveldonajxoj de la koncerna jaro rilate de internan vivon de la societo.
Sciigoj
Kvarfoje dum unu jaro aperas sciigoj de la KMG en formato A 5, ampleksante po 64 pagxojn. Ili enhavas raportojn pri aktualaj rezultatoj de la esploroj en diversaj ampleksoj kaj pri cxio sciinda por cxiuj membroj, kvankam ne cxio gravas por jarlibro.
Post cxiu deko da kajeroj aperas detala indekso enhavanta cxiujn nomojn kaj terminojn de la priraportita tempo.
Karl-May-Societaj sciigoj
La KMG - sciigoj aperas kune kun la sciigoj, ampleksantaj cxirkau 32 pagxojn po kajero, do kvaronjare kaj samamplekse . Ili estas destinataj kontaktigxi kun la membroj, enhavas indikojn pri novaj eldonajxoj, kunvenoj kaj pri represitaj gazetaraj artikoloj. Sub rubriko de anoncetoj la membroj povas intersxangxi librodezirojn.
Specialaj kajeroj
Neregule aperantaj specialaj kajeroj pritraktas pli ampleksajn detalojn, kiuj pro siaj specialajxoj taugas nek por la jrlibroj, nek por la aktualaj sciigoj. La numero 88-a enhavas kompletajn indikojn kun registroj pri autoroj kaj temoj, aldone al la antauaj 75 ekskluzivaj kajeroj.
Materialoj pri la Karl-May-esplorado
Tiu cxi brosxurita serio (po volumo pli ol 200 pagxoj) prezentas malpli konatajn tekstojn el la tempo de la procesoj (ekzemple "La dankema leganto" 1902) kaj aliajn pli ampleksajn verkojn pri Karl May
Represajxoj
La Karl-May-Societo (en la germana KMG) reeldonis faksimile presitajn publikajxojn de cxiuj unuaj gazetaraj publikajxoj de la autoro, kies teksto ofte grave diferencas de pli postaj libroeldonajxoj. Tiamaniere laboroj estas disponeblaj, kiuj kelkfoje restas konservataj en ununura ekzemplero. Al ili apartenas krom la romanoj kiel la unuaj ses volumoj de la Radebeul/Bamberga eldonajxo ("Tra la dezerto" ktp.), "Winnetou", "Satano kaj Isxariot", La junularaj rakontoj "La trezoro en la argxenta lago", "La Naftoprincido", La blurugxa Methusalemo" ankau "La libro pri la amo". La lasta nomita transdauris en nur unu ekzemplero, private posedante, la tempon. En teksta kaj komentaria volumo la kvazau nekonata Karl May estas ree prezentata. Ankau la duobla romano "Sceptro kaj martelo", "La insulo de juveloj", de kies unua parto ekzistas nur unusola ekzemplero, retrovigxis dank al la Karl-May-Societo kaj estis faksimiligita.
Cxiuj eldonajxoj entenas interpretajn kaj biografiajn klarigojn en vasta amplekso, ofte kun ilustrajxoj kaj konkordancoj al pagxoj en pli postaj eldonajxoj.
Cxiuj jarlibroj, la komunikoj ekde la 52-a numero, la plimulto de la specialaj kajeroj kaj kelkaj titoloj de la materialoj kaj de la represajxoj estas ankorau livereblaj. Prospektoj kun la enhavo de la jarlibroj kaj indikoj pri aliaj ankorau haveblaj titoloj kaj prezoj por la membroj estas mendeblaj cxe la aferoficejo.
Titolpagxo