Nuntempe ni scias, kiu sin kasxas malantau la orientalaj nomoj en la romano "En la regxlando de la argxenta leono" (Im Reich des silbernen L”wen), kiomgrade ekzakte estas la historia kaj geografia fono de liaj libroj, kiaj estis la fontoj de lia laborado, kiaj profundaj detaloj de liaj karaktero kaj biografio respeguligxas en la romanfiguroj kaj en la agadlinioj. En liaj privilagxaj rakontoj ni retrovas lian hejmregionon, en liaj herooj kaj kanajloj la kurbigxon de lia vivo. Ni ankau plion scias pri la fortostrecxoj, per kiuj li post sia restado en la pundomo retrovis la vojon al la vivo kaj post la venko pri la mizero de nesuficxe salajrita dependa laboro kiel verkisto farigxis avangardulo, gxis kiam subite je la kulmino de lisa famo (komence de la jarcento) fijxurnalista kampanjo, parte kalumnia pri liaj kulpuj dum lia pasinteco preskau ruinigis lin kaj lian verkon.
Kiam la KARL-MAY-SOCIETO en 1969 estis fondata, la vasta publiko same kiel sciencistoj taksis la autoron prefere naiva jnulo kun dubinda pasinteco. La pura amplekso de lia populareco (lagermanlingva eldonkvanto de pli ol 80 milionoj) flankensxovis lin en la angulon de senpretendaj multskribantoj. La KARL-MAY-SOCIETO nuntempe kun pli ol 1700 membroj en pli ol 20 landoj unu el la plej grandaj germanaj literaturaj societoj, esence kontribuis al la propra diskovro de May. Sed gxi ne nur komprenas sin fokuso de la esplorado, sed samgrade kiel unuigxo de fascinitaj amikoj de Karl May, dezirante sperti plion pri la saksa fantaziulo, sen mem deziri ekfunkciigi tajpilon. En la KARL-MAY-SOCIETO renkontigxas germanistoj, juristoj, dommastrinoj, komercistoj, verkistoj, lernantoj, entute homoj entuziasmigitaj pri lia verko, kiuj volas inter si dividi gxojon kaj scivolemon. La KARL-MAY-SOCIETO sin turnas ne al indiferentuloj, ankau ne intencas subteni kultan adoradon. Nenion kontrau May kiel inspirinton de liberaeraj prezentajxoj kaj nomdonanto por indianaj ludoj. Temas por la societo pli pri senantaujugxa sobra kaj science solida, sed ankau en pli bona senco amatoreca okupigxo pri May, manenmane de kritikema prudento kaj engagxiteco pri tiu teksista filo, kiu por si kaj por ni kreis propran mondon.
Dum la unuaj jardekoj de sia ekzisto la KARL-MAY-SOCIETO evoluigis ampleksan represajx-programon kaj samtempe kreis multfacetan forumon por publikajxoj pri la plej diversaj aspektoj de Karl May ekde lia biografio gxis la interpretado de lia verko. La intertempe konsiderinda amplekso de sekundara literaturo pri Karl May estas plejgrandparte la merito de la KARL-MAY-SOCIETO kaj ties membroj. La societo krome gxojas, ke gxia laboro kaj la grandnombra interesularo ligita al gxi instigis aliajn eldonejojn aperigi sammaniere faksimilajn presajxojn de malnovaj originaloj. Membroj de la societo kunlaboris por la Karl-May-manlibro de Kr”ner-Eldonejo, por Karl-May-Leksikono pri figuroj (Igel-Eldonejo) kaj por publikajxoj de aliaj eldonejoj pri Karl May.
Cxiun duan jaron diversloke okazas membro-kunveno, cxiun kvaran jaron la membrokunveno laustatute elektas la gvidantaron.
Memkompreneble cxiu agado de la societo kaj gvidantaro okazas honorofice, cxiuj membrokotizoj, mondonacoj kaj aliaj enspezoj de la societo favorigas ekskluzive la literaturan agadon
Hans Grunert
Karl-May-Str. 5
D-01445 Radebeul
Jarkotizo: 50 germanaj markoj
Akceptkotizo: 5 germanaj markoj
La membro ricevas senpage la jarlibro kaj la "Sciigoj" kaj la "KMG-Komunikoj".
La kompetenta financoficejo akceptis la laboro de la Karl-May-Societo (en la germana KMG) kiel publika utilo en la senco de la imposta rajto en Germanujo. Mondonazoj kaj kotizoj oni povas tial substrahi de la impostoj (germanaj impostoj)
Bankinterligoj: